Kio estas KLS?
Modifis: 2005/05/05


Kronika Laciga Sindromo (Angle CFS, "Chronic fatigue syndrome") estas malsano karakterizita de debiliga lacigo, neŭrologiaj problemoj, kaj diversaj influenz-similaj simptomoj. Ĉi tiu malsano estas ankaŭ konata en Usono kiel "CFIDS", kaj en aliaj mondpartoj ĉi estas ofte konata kiel mialgia encefala mjelito (Angle "myalgic encephalomyelitis" aŭ "M.E."). Pasintece ĉi tiu sindromo estis konata kiel kronika Epstein-Barr viruso.

Oni ne scias la kaŭzon de ĉi tiu malsano. Ĝi estas malfacile diagnozebla, kaj multaj kuracistoj ne akceptas ke ĝi estas vera malsano, malgraŭ ke ekzistas milionoj da suferantoj tra la mondo. Ne ekzistas konata kuracilo. Iuj suferantoj resaniĝas sen kuracado. Aliaj povas esti iugrade helpitaj per diversaj kuracmetodoj.

La ĉefaj simptomoj de KLS inkluzivas: troan laciĝon; ĝeneralan doloron; mensan nebulecon; kaj ofte gastro-intestajn problemojn. Multaj aliaj simptomoj estas ankaŭ konstateblaj, tamen ili kutime varias por diversaj pacientoj. Ĉi tiuj aliaj simptomoj inkluzivas: laciĝon post premagado; kapdolorojn; doloran gorĝon; dorm-peturbon; nenormalajn temperaturojn; kaj aliajn.

La grado de severeco povas varii vaste inter pacientoj, kaj ankaŭ varias tra tempo por la sama paciento. Severeco povas varii de nekutima laciĝego post premagadoj al tuta senkapabliĝo kaj enlitigeco.

Ĉi tiu retpaĝo estas probable la sola informo en la TTT pri ĉi tiu malsano skribita en Esperanto. En alij lingvoj estas multe da informo pri KLS, kaj ekzistas multaj enretaj diskutgrupoj. Por pli da informo pri ĉi tiu malsano en aliaj lingvoj, vidu la retpaĝon ĉe

http://www.cfs-news.org/mondo.htm.

 


Dankon al William R. Harmon por la traduko de ĉi tiu teksto el la Angla. Originala teksto estis verkita de Roger Burns, kiu estas la eldonisto de CFS-NEWS.